Japan (bando)

Japan koncerte en 1979 (Karn, maldekstre, kaj Sylvian).
Japan en novembro 1982.

Japan estis angla bando de novonda muziko formita en 1974 en Catford, Suda Londono, fare de David Sylvian (voĉo, gitaro, klavaro), Steve Jansen (drumoj), Richard Barbieri (klavaroj) kaj Mick Karn (basgitaro). Dekomence bando influita de Glam-roko, Japan disvolvigis sian sonstilon kaj androginecan aspekton por aligi elementojn de elektronika muziko kaj eksterlandajn influojn, finfine iĝante grava influo en la brita panoramo de la Novromantikuloj de la 1980-aj jaroj.[1]

Japan atingis sukceojn fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj, per la meto de naŭ sukcesaĵoj en la britaj 40 pintaj, kiel la numero 5a unuopaĵo de 1982 nome "Ghosts", kaj atingante britan numeron 5an per la koncerta albumo Oil on Canvas (1983). La bando disiĝis en decembro 1982, ĝuste kiam ili estis ekĝuante komercan sukceson kaj en Britio kaj eksterlande. Iliaj membroj aliris al aliaj muzikaj projektoj, kvankam ili re-formiĝis por mallonge komence de la 1990-aj jaroj sub la nomo Rain Tree Crow, publikigante albumon en 1991.

  1. Ankeny, Jason. "Japan | Biography | AllMusic". AllMusic. Alirita la 28an de oktobro 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search